KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Nova muzikvideo “Nova ĝojo”

 

Armel Amiot revenas por regali nin pere de la nova oficiala muzikvideo "Nova ĝojo"  el lia unua esperanto Albumeto.

Malkovru la albumeton Banĝo Esperanto ĉe la platformo de Vinilkosmo ĉi tie alklakante sur la kovrilon:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/armel-amiot

 

Dezertoj, nova albumet-projekto

Post Banjo Esperanto, Armel Amiot transportas siajn kantojn meze de dezertojn.
Estas multaj dezertoj, de emocia soleco ĝis la malriĉeco de grandaj urboj, de la soleca birdo en la nuboj ĝis la izolado de la vortoj de iu kiu ne scias ilin uzi.

La artisto ofte estas sola kaj lia vizio donas al li specon de klarvido, voĉon propran, kaj per kiu li povas vigligi muzikon kaj vortojn....

La banĝo, lia fidela scenkunulo, daŭre estas tie por porti la kantojn, sed ĝi estas pli ĉirkaŭita ĉi-foje. La blusgitaroj, hammond-orgeno, kaj latina perkutado portas ĝin, por ke esperanto sonu gruve kaj dolĉe.

Ĉi tiu nova albumeto Dezertoj estas kuirata, ĉiuj ingrediencoj estas tie!

Ankoraŭ iom da pacienco….

.

Esperanta Koncerto de VOJAĜO sabaton 9an de septembro 2023 (20h30) en Port-Sud, Ramonville Saint-Agne (Tuluzo)

Vojagxo Afisxo

 

La tuluza esperanta bando VOJAĜO prezentos koncerton kun novaj kantoj kaj kantoj de la albumo "Intergalaksia".
La muziko de la grupo vojaĝigos vin  inter nuĵazo, triphopo kaj mondĵazaj stiloj kun la malkovro de la voĉo de ilia nova kantistino.

La koncerto okazos sur la platŝipo "Disdascalie"
ĉe la kanalhaveno de Port-Sud en Ramonville Saint-Agne (Tuluzo)
Adreso: Rue Federico Garcia Lorca, Port-Sud, 31520 Ramonville-Saint-Agne, Okcitanio/Francio

https://www.penichedidascalie.com/

 Peniche Dadiscalie

Por esti certa havi lokon, nepre rezervu ĉe:
https://www.helloasso.com/associations/peniche-didascalie/evenements/vojago

 

Informoj pri la bando Vojaĝo kaj iliaj albumoj:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/vojaĝo.html

Oficiala apero de la bit-albumo "Sen timo" de KAJTO la 3-an de aŭgusto 2023

Sen Timo fronto kovrilo250px

Kajto revenas kun sia 9-a albumo en Esperanto "Sen timo", eldonita en bitformato de Vinilkosmo la 3-an de aŭgusto 2023.
Rimarkinda albumo, tute malsama al la antaŭaj pro la granda kunlaboro de partoprenantoj, prezentanta 15 belegajn kantojn.

Disponebla elŝute ĉi tie:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kajto-115/9-sen-timo.html

kaj elsendflue en viaj plej ŝatataj platformoj...

Por viziti la artistopaĝon de Kajto:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kajto-115.html

Spektu la muzikvideon "Sen timo":

Primitiva 2, nova memeldono de YASS el Japanio

Primitiva 2 , nova memeldono de YASS el Japanio

 

Primitiva 2 varb800

 

YASS (Hugo Yass el Kioto en Japanio) revenas kun nova  esperanto-albumo, la sekvo  de la unua,  titolita Primitiva 2 .

Kiel la unua ĝi enhavas 10 kantojn (57 minutoj) memeldonitajn kaj laŭ  simila muzikstilo.

Primitiva 2 estas disponebla ekde la 13a de aŭgusto 2023 en la ĉefaj muzikplatformoj elsendflue.
kiel ekzemple:

https://nodee.net/a/z8hmiuxy

Aŭ  https://www.youtube.com/channel/UCySb7yM7vPIns3P1D8kIL3g

Pliajn informojn pri la artristo kaj pri lia nova albumo vi povos  havi aŭ peti  ĉe :  
https://www.hugoyass.com 

aŭ ankaŭ tra https://www.facebook.com/SingerHUGOYASS/


Yass900

 

 

Oficiala apero de la nova bitalbmeto "Nuda" de KJARA hodiaŭ la 25an de julio 2023.

 

 

Proksime de la Universala Kongreso de Esperanto, kiu ĉi-jare okazos en Torino (Italio), en kiu partoprenos KJARA la 3-an de aŭgusto 2023 per muzika koncerto, ekaperas hodiaŭ la 25a de julio ŝia nova esperanta albumeto.
Post la sukceso de la pasinta jaro, kiam ŝi gajnis la unuan eldonon de “Eŭrovizio de Maplimultaj Lingvoj” per la kanto "Mozaiko", Kjara revenas por kanti en Esperanto kaj faras tion kun novecaj
elementoj.

𝗡𝗨𝗗𝗔 𝗞𝗝𝗔𝗥𝗔500

Por la unua fojo, la kantverkistino de Rimini lasas sian gitaron en ĝia ujo kaj kreas intiman, intensan kvartitolan albumeton, nur piano kaj voĉo, kies titolo estas Nuda.
Kune kun ŝi, la pianisto - samlanda - Simone Migani.
La tradukoj estas denove de Federico Gobbo.

Ekde nun vi povas elŝuti la bitan albumon en la muzika platformo de Vinilkosmo ĉi tie:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/3-nuda.html

La albumeto estas elsendflue aŭskultebla en viaj kultimaj platformoj

 

vertical post Kjara Nuda

 

Por malkovri la artisto KJARA:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara.html

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP