KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Potenca metalo  -  Folkmetalo

BaRok-Projekto - Catalão (Goias, Brazilo)


Oficiala apero de la bita albumeto "Veko" la 7an de januaro 2022

 

 

Premiojn: 2020 - Kaŝiri'; 2016 - Jen Nia Viv-River´; 2013 - La Plej Bona Ĉasisto.

La brazila bando BaRok-Projekto estis fondita de la gitaristoj Rafael Milhomem kaj Muniz en 2007. Estas la unua bando de peza metalo (Heavy Metal) kiu lanĉis oficialan albumon en la lingvo esperanto.
Ĝia muziko estas mikso inter folkmetalo kaj potenca metalroko kun karakterizaĵoj de la baroka, klasika, kaj folklora muzikoj, kun tekstoj pri la brazila tupia mitologio, indiĝena kulturo kaj politika vidpunkto rilate al la unuaj loĝantoj de Brazilo.

En 2021 komenciĝis nova fazo por la bando. Kun la voĉoj de Muniz kaj Milhomem la bando plialproksimiĝis de la folkmetala muzikostilo, kaj la tekstoj nun enhavas pli da profundeco. Tiel naskiĝis la albumento Kvin Jarcentoj (2021), kiu kunportas la premiitan unuopaĵon Kaŝiri'-n (2020). (detaloj malkovrindaj en la albumpaĝo).

En 2016 BaRok-Projekto prezentis sian unuan plenan albumon titolitan Sovaĝa Animo, aperinta la 13-an de julio 2016 laŭ bita formo kaj dum aŭgusto sur KD. Por tiu ĉi albumo partoprenis: Karliene Araújo (voĉo); Junior Nieri (drumo); Thiago Alberto (basgitaro); Muniz (gitaro) kaj Rafael Milhomem (gitaro). Sed por tiu albumo ankaŭ partoprenis pluraj gravaj gastoj (detaloj malkovrindaj en la albumpaĝo).

En 2015 la grupo subskribis kontrakton kun la muzikeldonejo Vinilkosmo, lanĉante en la fino de la sama jaro la unuan oficialan albumeton Jen nia Viv-river’, taksita kiel la unua oficiala albumo de peza metalo en Esperantujo.
Ĝi enhavas la malnovajn muzikaĵojn, kaj ankaŭ la novan, kiu titoligas la albumeton, kun voĉo de la invitita kantistino Karliene Araújo. Jen nia Viv-river' estas ario eltirita el la metal-opero kiun BaRok' verkas. Kun la trako Jen nia Viv-river' la bando gajnis la unuan lokon ĉe la muzika konkurso Kanto de la Jaro (2016).

En la komenco, la bando estis nur virtuala, kun unu aŭ du muzikistoj ludante diversajn muzikilojn en sia hejmstudio. La ĉefa celo estis krei muzikaĵojn kaj inviti kantistojn por registri, kaj tiel lanĉi la kantojn libere en interreto. En 2007 la grupo memeldonis 4-titolan virtualan konceptan albumeton Bataltemp'. Partoprenis en la projekto la kantistoj Geovani Maia (Bataltemp'), Paulo Melo (Nobla Dezir’), kaj Leo Yanes (Heredo de la Post- Milit').

Post longa paŭzo, komence de la jaro 2013 la grupo anoncis rekomencon de sia agado, kaj ŝanĝis sian celon. Estis starigita kompleta bando celante koncertojn kaj novan albumon. Tiel naskiĝis en 2013 la unuopaĵo La plej bona ĉasisto (finalisto de la muzika konkurso Kanto de la Jaro - 2013 de la revuo Kontakto). Por tiu ĉi titolo la bando konsistis el Leo Yanes (kantisto), Junior Nieri (drumo), Murilo Ramos (basgitaristo de la bando Heaven's Guardian), Muniz (gitaro), kaj Rafael Milhomem (gitaro).

BaRok-Projekto senlace laboras, kaj ili prezentas al vi la novan unuopaĵon Hibrida batalanto (septembro 2021).

2022 komenciĝas jam kun bonaj novaĵoj! BaRok-Projekto regalas vin per nova albumeto!
Ĉifoje temas pri Veko. Ĝi rezultis el pli matura kaj kohera laboro, kaj muzike kaj lirike, kie la grupo montras sian intimecon kun la muzikstilo kaj virtuozeco de siaj komponaĵoj. (detaloj malkovrindaj en la albumpaĝo).


Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP