Ĝeneralaj Uzkondiĉoj
- Publikigita marde, 24 Junio 2014 16:08
Uzkondiĉoj de la MP3-servo de Vinilkosmo-MP3.com
ARTIKOLO 1 Ĝeneralaĵoj
La jenaj kondiĉoj regas la retvendadon fare de VINILKOSMO.
La enreta vendado koncernas albumojn, muzikojn kaj videojn per elŝutado. Vi engaĝiĝas indiki ĝustajn kaj verajn informojn koncerne vin. La jenaj dispozicioj devas esti komprenitaj sen damaĝoj al la leĝaj dispozicioj pri tiu temo kaj aparte pri tiuj aplikataj kadre de la kosumreguloj.
Tiu ĉi servo de VINILKOSMO estas rezervita al la privatuloj kaj al la personoj plenaĝaj kaj ne povas esti uzata cele al profesiaj kialoj.
VINILKOSMO povas fari ĉiujn modifojn kiujn ĝi taksos necesaj en tiu servo. La ĝeneralaj vendokondiĉoj estos tiam tiuj kiuj validas en la retservo je la konfirmdato de la mendo.
Tial do ni invitas vin regule reveni por esti informita pri la evoluo de nia servo.
Krom kontraŭa pruvo, la datumoj registritaj de VINILKOSMO constituas la pruvon pri la tutaj transakcioj plenumitaj de VINILKOSMO kaj ĝiaj klientoj.
ARTIKOLO 2 - KREADO DE KONTO / PASVORTO
Por efektivigi mendon en la MP3-servo, vi devas :
- Krei klientkonton ĉe VINILKOSMO-mp3.com aŭ ensaluti se vi jam posedas klientkonton ĉe VINILKOSMO-mp3.com.
- Posedi pagkarton (bank- aŭ kreditkarton) aŭ Paylpal-konton.
La klientkonto permesos la eniron de la kliento al la servoj de la retejo kaj estos alirebla pere de identigilo kaj pasvorto. La kliento povos modifi sian pasvorton alirante en la rubrikon « Profilo » en la retejo.
La kliento tuj devos informi VINILKOSMO-n pri perdo aŭ nepermesata uzo de sia konto, de siaj identigilo kaj pasvorto. La pasvorto kaj identigilo estas personaj kaj vi engaĝiĝas ne diskonigi ilin. Pro tio vi sola respondecas pri ilia uzado.
ĉiu provo de substituado de pasvorto aŭ identigilo estas strikte malpermesata.
ARTIKOLO 3 - OFERTO
Vi disponas pri pluraj aĉetformuloj :
por la muziko, du formuloj : aĉetado de unuopaj kantotitoloj aŭ aĉetado de plenaj albumoj.
La uzkondiĉoj (elŝutado, kvanto de elŝutoj eblaj…) estis difinitaj inter la diskeldonejo VINILKOSMO kaj la artistoj. Ili estas precizigitaj en la GVK (ĝeneralaj Vend-Kondiĉoj) kaj povas ŝanĝiĝi.
La elŝutado okazas unuopece, titolo post titolo aŭ albumo post alia albumo, aŭ ankaŭ video post alia video.
La uzkondiĉoj estas ekskluzive difintaj de VINILKOSMO.
ARTIKOLO 4 - UZKONDIĈOJ DE LA CIFERECAJ DOSIEROJ
Por muziko, albumoj kaj videoj : estas rememorigite ke la elŝutitaj dosieroj estas rezervitaj por privata uzo.
ARTIKOLO 5 - MENDO
La transakcia historio inter la servo kaj la kliento estas konsultebla ĉiumomente en la retejo en la rubriko « Profilo » , « Mendoj ».
VINILKOSMO rezervas al si la rajton nuligi aŭ rifuzi mendon de kliento kun kiu estiĝas kontesto rilate al pago de antaŭa mendo.
La arkivigo de la mendokuponoj kaj de la fakturoj estas efektivigita sur fidinda kaj longdaŭra portilo (papero) montrebla kiel pruvilo.
ARTIKOLO 6 TERITORIO
Krom mala informo rilate al limigoj de distribuad-licencoj, la dosieroj aĉetitaj ĉe VINILKOSMO-mp3.com estas alireblaj el la tuta mondo.
ARTIKOLO 7 - PREZOJ
La prezoj de niaj muzikproduktoj estas indikitaj en Eŭroj kun impostoj. VINILKOSMO al si rezervas la rajton modifi siajn prezojn aŭ la jenajn ĝeneralajn Kondiĉojn kiam ajn, sed la muzikproduktoj aŭ servoj estos fakturitaj surbaze de la tarifoj kaj kondiĉoj validaj en la momento de la mendoregistrado.
ARTIKOLO 8 - PAGADO
La transpago de viaj aĉetaĵoj efektiviĝas :
- per bankkarto : Visa, MasterCard, Carte Bleue
La debeto de la kreditkarto efektiviĝas horojn post via mendo.
ARTIKOLO 9 - RETROIRAN RAJTON
La aĉetado de kanttitoloj, muzikalbumoj kaj muzikvideoj estas firmaj kaj definitivaj. Ili ne povos do esti ŝanĝitaj, repagitaj kaj ne eblos havi retroiran rajton.
ARTIKOLO 10 - KLIENTARA SERVO
Por kroma informo aŭ demando, nia Administra Servo estas je via dispono : por maksimuma reago pere de la retadreso : contact @ vinilkosmo-mp3.com
ARTIKOLO 11 - INTELEKTA PROPRIETO
Ĉiuj muzikdosieroj, tekstoj, komentoj, ilustraĵoj, bildoj reproduktitaj en VINILKOSMO-mp3.com estas rezervitaj laŭ aŭtorrajtoj kaj ankaŭ laŭ intelekta proprieto de siaj rajtoposedantoj kaj tio validas por la tuta mondo. Laŭ tio kaj konforme al la disponoj de la intelektproprieta kodo, nura privata uzo estas permesata kun rezervo pri malsamaj disponoj kaj eĉ pli limigaj kondiĉoj de la intelektproprieta kodo.
Reproduktado, kopiado tuta aŭ parta de la mp3-servo de VINILKOSMO kaj ties enhavo kaj /aŭ eroj, por aliaj celoj ol tiuj konformaj al celita uzo estas strikte malpermesata. Revendado, interŝanĝado, luado de muzik- kaj videodosieroj aŭ transdono al aliaj, estas strikte malpermesataj.
Memorigindas ke la « akvomarkado » indikas protektan sistemon de ciferecaj dosieroj ebligante interalie retrovi la klienton en kazo de kontraŭleĝaj kopioj. La eblecoj surdiskigi kaj elŝuti neniel suksesos pravigi la kontraŭleĝulon, la rajtoposedantoj ne rezignos pri siaj rajtoj rilate la muzikdosieroj liveritaj. Koncerne la muzikaj dosieroj, VINILKOSMO rememorigas ke ĝi estas la sola rajtigita por distribui tiujn dosierojn kun la fido de la koncernaj artistoj kaj ke tiuj muzikdosieroj estas protektitaj per la naciaj kaj internaciaj aŭtorrajtaj regularoj.
La kliento profitas nur pri persona kaj privata uzorajto de tiuj muzikaj dosieroj kaj limigita laŭ la indikoj priskribitaj en tiuj ĉi uzkondiĉoj kaj regularo, en kadro strikte privata kaj senpaga. Kiu ajn uzado ekster tiu menciita kadro estas strikte malpermesata kaj uzado por celo alia ol privata submetos la klienton al juĝa civila kaj/aŭ puna persekutado.
En la hipotezo ke la muzikdosieroj alireblaj ĉe VINILKOSMO enhavas identigajn menciojn kaj/aŭ teknikajn rimedojn por kontrolo kaj uzlimigo, aŭ protektado al aliaj, vi engaĝiĝas por respekti tiujn menciojn aŭ rimedojn kaj/aŭ ne modifi aŭ forigi ilin.
Vi engaĝiĝas ne provi elturni aŭ modifi la programarojn necesajn por la uzo de la servo kaj ne malobservi kaj malrespekti la jenajn kondiĉojn, nek meti baron, modifi aŭ forigi la informojn rilatajn al la rajtoreĝimo de la muzikproduktoj, nek subteni aŭ helpi al aliaj efektivigi tiajn agojn.
ARTIKOLO 12 - UZENGAĜIĜOJ DE LA SERVO - RESPONDECO
12.1 - UZENGAĜIĜOJ
Vi engaĝiĝas al :
ne uzado de la MP3-Servo por kontraŭleĝaj celoj. ne fari komercan uzon per la informoj, servoj kaj enhavoj disponigitaj en la MP3 -Servo de VINILKOSMO-mp3.com.
12.2 - RESPONDECO
VINILKOSMO ne respondecas pri la teknikaj problemoj sendependaj de sia mp3-servo, kiel ekzemple :
konekto-problemoj pro la interreta provizanto de la kliento (malrapideco aŭ interrompoj ĉiam eblas).
Pro teknikaj kialoj, interalie prizorgado aŭ paneo de la reto, portempa interrompo de la MP3-Servo estas ebla.
Vi agnoskas ke vi konas kaj akceptas la devigojn kaj limojn de la interreto, notinde rilate la elŝutadon de informdatumoj tra la retoj kaj damaĝoj al la datumoj.
La kliento estas sole respondeca pri la uzado kiun li faras ĉe la MP3-Servo, kaj ne povas kulpigi VINILKOSMO-n kaj plendi kaj/aŭ procesi kontraŭ ĝi.
ARTIKOLO 13 - RAJTOJ APLIKEBLAJ - KONTESTOJ
La jena kontrakto submetiĝas al la frança leĝo. La lingvo de tiu ĉi kontrakto estas esperanto tradukita el la franca kontrakto-versio.
En kazo de kontesto aŭ konflikto nur la francaj tribunaloj estos kompetentaj.
ARTIKOLO 14 - NOMAJ INFORMOJ
La informoj kaj datumoj koncernantaj vin estas necesaj por la administrado de via mendo kaj al niaj komercaj rilatoj.
Laŭ viaj elektoj indikitaj en via enskribiĝa formularo, vi povos ricevi ofertojn de nia muzikeldonejo se vi tion akceptis okaze de via mendo. Konsekvence, konforme al la leĝo Informadiko kaj Liberecoj de la 6-a de januaro 1978, vi disponas pri rajtoj por eniri, korekti kaj kontraŭstari viajn personajn datumojn. Por tion fari, sufiĉas ke vi sendu peton per retmesaĝo aŭ per letero indikante viajn personan nomon, familian nomon, adreson kaj se eble vian kliento-referencon.
Nia MP3-Servo estas elpensita por esti aparte atenta al la bezonoj de niaj klientoj. Pro tio ni uzas kuketojn. La kuketo celas signali vian trapasadon en nia MP3-Servo. La kuketoj estas uzataj de VINILKOSMO-mp3.com nur cele la pliboniĝon de la personigita servo destinata al vi.
ARTIKOLO 15 - VALIDIGO
Vi deklaras ke vi ekkonis kaj akceptas la kondiĉojn de la mendo kaj aparte la informojn pri la karakterizoj de la muzikproduktoj aŭ servoj menditaj, la prezo, la limdatoj, la liverado, kaj ankaŭ la jenaj Ĝeneralaj Uzkondiĉoj antaŭ fari vian mendon.
Vi deklaras havi plenan juran kapablecon por fari mendon kaj konsenti pri la jenaj Ĝeneralaj Uzkondiĉoj.
ADMINISTRAJ INFORMOJ
VINILKOSMO
« Esperanto-Muzik-Prod. »
FR-31450 DONNEVILLE
Francio
Tel. : +33 5 61 81 95 65
Retadreso : contact @ vinilkosmo-mp3.com
N-ro Siret : 421 384 884 00019
N-ro TVA/AVI : FR 30421384884
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :