KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Kanzono

Jacques Yvart – Dunkerque (Flandrio / Francio)

Amanto de vojaĝoj tiom kiom de kantado, Jacques Yvart prezentis sin pli ofte tra la mondo ol sur la francaj scenejoj.
Lia albumo Citoyen du Monde (mondcivitano) estas vera kredokonfeso.
Naskita en Dunkerque, Jacques Yvart depostulas siajn maristajn kaj fiŝkaptistajn praulojn, kaj lia repertuaro estas sorbita je ili.
Sed se li kantas la maron, ne pro tio li forlasas siajn karajn temojn: paco, amo, kaj frateco.
Fidela disĉiplo de Georges Brassens, kiu invitis lin en la unuaj partoj de siaj spektakloj en Bobino en 1972 kaj 1974, Jacques Yvart havas denaskan senton por kantado, kaj ĉiam la trafan guston por vortoj kaj melodio.
Aŭtoro de impona diskaro (28 albumoj ĝis hodiaŭ), en lia repertuaro estas tiom tradiciaj kantoj kiom poemoj kiujn li enmuzikigis, aŭ pli personaj kantoj.

Fondinto de la esperanto-klubo de Dunkerque, Jacques neniam ĉesis promocii kaj subteni la internacian lingvon dum siaj registradoj:
Ah am’ por la am’ (Bonjour la paix, 1991).
Mia Tero (Vinilkosmo-Kompil’ Vol.1, 1995).
Jacques Yvart kantas Georges Brassens (“Kolekto 2000“, Vinilkosmo, 1998).
Kanto de la maro kiu dikiĝas (Jacques Yvart et Katrien Delavier de concert, 1999).
Invito por vojaĝo (Vinikosmo, 2008).

Brassens plu (aperonta KD-albumo la 23an/04/2011 - Vinikosmo, 2011).


Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP