
Kanzono
La Kompanoj - Francio
La Kompanoj, neregula kunularo naskita dum la 90aj jaroj sine de la asocio Espéranto-Gironde (http://esperanto-gironde.fr), kunigas amatorajn artistojn.
Ĝi eldonis en 1999 unuan kompaktdiskon el siaj kreaĵoj en esperanto, Survoje. Sed ĉefe ĝi starigas muzikajn kaj teatrajn spektaklojn, inter kiuj:
- La Festo de l’ Piratoj.
- Vizito ĉe Oĉjo Georges (pri Georges Brassens, pluraj el kies kantoj aperis en la albumo de Jacques Yvart, Brassens plu).
- La Pariza Komuno, kantante!
- La Sekreto de la Magia Trajneto (kun kantoj de Kajto en Lokomotivo, rulu nun!).
- Publikaj kunkantadoj en esperanto: http://lakompanoj.free.fr.
En 2015, la organizantoj de la 100-a UK akceptis la proponon de La Kompanoj por la nacia vespero, t.e. spektaklo titolita "Brel inter la gigantoj". Tie naskiĝis la projekt-ideo de unua muzikalbumo de kantoj de Jacques Brel tute en esperanto, omaĝe al la fama franckantanta belga artisto okaze de la 40-a jaro de lia forpaso.
Por la apero de la albumo Brel en esperanto, Apartajn elkorajn dankegojn al:
- La LKK de la 100-a UK, kiu ebligis al La Kompanoj prezenti la spektaklon "Brel inter la Gigantoj" (tiam naskiĝis la ideo de ĉi tiu albumo).
- La spektantoj de tiu koncerto kaj aliaj, ĝenerale al ĉiuj kiuj instigis kaj kuraĝigis nin realigi ĉi tiun projekton.
- Ĉiuj organizantoj, asocianoj, gastigantoj, kuiristoj, purigistoj, trinkejestroj, kelneroj, veturigantoj, amikoj, amatoj..., ĉiuj kiuj deĵore aŭ alie helpis sur nia vojo.
- Tradukistoj, muzikistoj, teknikistoj, aŭskultantoj, konsilantoj, korektantoj, fabrikantoj, pruntedonantoj, financantoj, aĉetantoj, reklamistoj, distribuistoj.
- Aparte al Muriel, al kiu mi kaj ĉi tiu albumo ŝuldas multon (ĉi tiu aventuro okupis nian vivon grandparte dum pli ol tri jaroj).
- Duoble Unu, Franswaz, Patrik, Espéranto-Gironde, al ĉiuj Kompanoj, Marcelo, Pjer, Bernard, mi mem, al Zamenhof, kaj al Brel.
FaMo
Klaku sur la albumon por ĝin aŭskulti aŭ elŝuti.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :