
Eterne Rima - Tokio (Japanio)
Ĉi tie la dua albumo de ETERNE RIMA rekte el Tokio Taglibro de brutulo. krunk-Hiphopo kaj R&B
Eterne Rima estas Igor Wasilewski, poldevena esperantisto loĝanta en Tokio, artisto specialiĝanta pri moderna novstila hiphopo. Temas pri nuntempa hedonisma hiphopo, kiu parolas pri mono kaj luksa vivmaniero. Eterne Rima lerte kombinas tiujn temojn kun aferoj de Esperantujo, kaj tiel prezentiĝas kiel unika artisto sur tiu kampo. La muziko de Eterne Rima stile oscilas inter moderna krunk-hiphopo (ĝenro nomata dirty south/fisuda repo) kaj arenbio.
Eterne Rima esperantistiĝis en la jaro 2000 post memlernado de esperanto, kiu ravis lin per sia beleco kaj unika karaktero. Antaŭ sia esperantisteco, jam en la 90aj jaroj li kreis kaj kantis plurajn klubdencajn kantojn en angla lingvo. Somere en la jaro 2000, Eterne Rima produktis sian unuan demo-albumon Por miaj gefratoj kun esperanta hiphopo. Poste venis kelkjara paŭzo, dum kiu Eterne Rima pro la profesia medicina laboro ne havis tempon por okupiĝi multe pri la amata muziko. En libera tempo li lanĉis tamen sian duan paralelan klubdencan projekton Lunatiko, konatan pro Planedo Esperanto aperinta en la Elektronika Kompilo (VKKD53) eldonita de Vinilkosmo en 2002. En tiu periodo li faris ankaŭ kelkajn koncertojn dum lokaj esperantaj eventoj.
En la jaro 2007, Eterne Rima translokiĝis al nova hejmlando Japanio (post renkontiĝo kun japanino), kaj estante jam matura esperantisto decidis revivigi sian hiphopan agadon. Li fondis propran muzikstudion Espo-Lunatiko, kaj komencis fervoran laboron produktante la plej aktualan belsonan krunk-hiphopon kun elementoj de arenbio (R&B) kaj verkante ardajn reptekstojn en esperanto.
En 2009, Eterne Rima kontribuis per du kantoj al la fama Hiphopa Kompilo Vol.1. Temas pri Amika man’, kiun li faris jam antaŭe en la jaro 2006, kaj pri Batas la kalkan’ komponita komence de 2009.
La jaro 2009 estis tre fruktodona por Eterne Rima.
En decembro li publikigis promocian kvartitolan albumeton Por la rep’ por libera elŝuto, anoncantan la alvenon de la oficiala KD-albumo Samideano.
Printempe en la jaro 2010 aperis la unua albumo kun nova muziko de Eterne Rima: Samideano. En 2011 Eterne Rima reaperas sur la Hiphopa kompilo Volumo 2 (HHK2).
Jen du jarojn poste la dua albumo, Taglibro de brutulo.
Nepre havinda !
Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :