KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Popo roko - mondmuziko

JoMo - Tournefeuille (Tuluzo, Okcitanio)

JoMo (Jean-Marc Leclercq) komencis muziki en la jaro 1977 (Caniveau, Les Diam's, Queen Bees, ktp...), kaj ekesperantiĝis en 1988.
Tute nature li do decidis kanti kaj verki en la lingvo internacia. Li surpiedigis sian propran tiaman grupon, La Rozmariaj Beboj, kiu ekfamiĝis komence de la jaroj 90 en la franca alternativa rok-medio.
La grupo turneis en diversaj landoj (en kiuj Ĉinio), produkis du albumojn, kaj eĉ koncertis sur la scenejo de la fama pariza salono Olympia.

Post disiĝo de la Beboj, jOmO kreis novan grupon, Liberecanoj, kun kiu li surbendigis septitolan liberecaneman albumon ĉe Vinilkosmo, kaj kreis unuan rekordon de multlingva koncerto (22 kanzonoj en 22 lingvoj), kiu aperis en 2000 en la Guinness-libro. Poste kaj sole, li surbendigis en la novaj studioj de Vinilkosmo tutan esperantan albumon titole: jOmO friponas, kiu aperis fine de 2001. Sekva disko jOmO slavumas aperis printempe de 2006 kun multaj muzikistoj slavstilaj, kun kiu jOmO kunludas. Ekde la 1-a de aprilo 2016 disponeblos lia 4-a esperanto-albumo, jOmO okcitanas, dediĉita al tradicia okcitana muziko kun tradicia instrumento «bodego», kiu estas sakŝalmo de Langvedoko. jOmO koncertis kun tuta grupo de bodegoj dum la Universala Kongreso de Lille en julio 2015.
Li daŭre koncertas esperante kaj multlingve, sola kun gitaro, kantante ĝojajn kaj dancigajn kantojn. Li vojaĝas en la tuta mondo, oni vidis lin en Japanio kaj Aŭstralio.
Li nun prilaboras novan frenezan projekton: koncerti sen instrumento, sed kanti kun «virtuala koruso» dank’al teknologio de sonbukloj.

Flanke de muziko, li eldonis kun franca eldonfirmao konversacilibron pri la gaskona lingvo, en kiu li ankaŭ verkas. En majo 2006 aperis lia unua romano «Ukrainio» en okcitana lingvo, por kiu li ricevis literaturan premion. En 2012 li aperigis rimvortaron de la okcitana. Li nun estas verkanta lernolibron de la okcitana por esperantistoj. Krom tio, li havas polan edzinon, dudekjaran filinon, ne fumas, ne trinkas alkoholaĵojn, ne manĝas viandon, sed havas unu malvirton: li multe parolas.

Klaku sur la albumojn por ilin aŭskulti aŭ elŝuti.

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP