KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Rok-gazet' disponebla en la BitArkivo

Rok gazet

Jam de multaj jaroj ni volis bitigi  la kompletan kolekton de Rok-gazet', sed ni ne havis la ilojn nek la kapablon tion fari (Kvankam Armelle Eo provis eki...).

Hodiaŭ dank'al bonvolemo  kaj braveco de Ivan Garcia el Valencio, li transprenis la taskon bitigi la tutan kompletan kolekton de Rok-gazet'.
Per tiu bitigo ĉiuj  povas  remalkovri ĉi tiun esperanto-rok-fangazeton kiu kun la jaroj iĝis  grava kaj famega esperanto-muzik-magazino en esperantujo.
Aperis 11 numeroj surpapere, enkalkulante la nulan numeron, de la jaro 1990a  ĝis la jaro 2003a  eldonitaj de EUROKKA.

Dankegon kaj gratulojn al Ivan pro la bitigo de la Rok-gazet'-kolekto kaj ĝia disponigo en la BitArkivo-n !
Ĉi tie  endas danki kaj  aplaŭdi ĉiujn kontribuantojn kaj kunlaborantojn al tiu nekredebla gazeta aventuro, specialajn dankojn al Niko el Ukrainio (1a periodo) kaj Anĉjo el Portugalio (2a periodo) por la grafika logotipo de Rok-gazet'.
Aparte dankendas la diversajn redaktajn teamojn el kiuj  inter alie estis Aline Boulet, Bertrand Albault, Michel Collobert, Tony GuyotOno Takao, FokomeloBertilo Wennergren, Roko Cash, Flo,  ktp...   Kruela Devil (pro liaj subgrundaj grafikajxoj),  Niko Voloŝin pro  la  abundaj  desegnaĵoj kaj Flo pro la fotoj.

kaj por fini Dankegon al ĉiuj artistoj sen kiuj  Rok-gazet' ne povintus ekzisti!

Ni do invitas vin malkovri aŭ relegi tiun netipan kaj siatempe furoran esperanto-magazinon pri muziko alklakante ĉi tiun ligon: http://www.bitarkivo.org/gazetoj/rokgazet

Bonan kaj plezuregan legadon !!!

 

Legu historion de

 Rok-gazet - Esperanto-Muzik-Magazino

 

Rok-gazet

La organo de EUROKKA kreiĝis en 1990 per la apero de la n-ro 0. Rok-gazet’ dekomence celis strukturi la rokmuzikan esperanto-reton kiu estis impulsita pere de interŝanĝoj inter asocioj kaj artistoj, ĝi ekvivigis tuj tiun reton kaj faciligis la komunikadon kaj informadon pri muziknovaĴoj inter la muzikŝatantoj.

Rok-gazet’ travivis plurajn gravajn krizojn. La unua ĉefredaktisto estis Aline Boulet (ex Ampliki-anino) poste transprenis la taskon dum pluraj jaroj Flo kaj nun Tony Guyot kaj Niko Voloŝin malfermis novan epokon…

Duncan Thomson en 1998 provis lanĉi retan version de Rok-gazet’….

Teknika Slipo

Titolo: ROK-gazet'
Sub-titolo: Esperanto-Muzik-Magazino
Kreita de: EUROKKA (Esperanto-Rok-Asocio)
Eldonita de: Vinilkosmo *Esperanto-Muzik-Prod.*
Ĝenro: Magazino verkita en esperanto, ĝi prezentas ĉiujn muzik-stilojn kaj la muzikoj : roko, pop, folko, kanzono, Ĵazo, ktp… kantitaj en esperanto
Disinfluo: Internacia (landoj en la 5 kontinentoj)
Disvastigo: 2000 ekzempleroj, 1 numero jare
Rubrikoj: NovaĴoj en esperanto-muziko, reportaĴoj (koncertoj, festivaloj), intervjuoj, informoj pri la bandoj kaj artistoj, recenzoj de diskoj, diskeldonejoj, Muzika terminaro, Speciala dosiero, kontaktoj de la esperanto-muzikareto internacia, Flaŝaj informoj, Radio-informoj, anoncoj
Temoj: Teknikaj dosieroj pri instrumentoj, novaj aparatoj, pri tradukado, Diskeldonejoj kun originalaj celoj (muzika kaj lingva), produktaĴoj de Vinilkosmo
Abonkondiĉoj: 3 numeroj 16 Euros
Eldondirektoro: Floréal Martorell
Ĉefredaktisto: Tony Guyot
Teknika art-direktoro: Niko Voloŝin
Redaktoteamo: Rikardo Cash, Richard Favry, Gunnar Fischer; Rafa Blanco, Per Aarne Fritzon, Gabriele Corsetti, Ionel Onet, Jean François Cousineau, Flavio Fonseca, Riitta Hämäläinen, Roel Haveman...ktp…

 

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP